headerimage
tajpi supersignojn

supersignoj ĉapelo

metu ĉapelojn Zamenhof "permesis" anstataŭigi ĉapelojn per posta h en la okazo, ke presejo ne kapablas presi ilin. (La hoko super u ne estas ĉapelo, do ŭ ne egalas uh, sed restas u!) Komputilo ne estas presejo. Do, la h-sistemo ne taŭgas.
En la pratempoj de komputiloj oni inventis la x-sistemon, kiu tamen ne estis por publika apero, nur por esti kompute plulaborata por literoj kun supersignoj.
Nuntempaj komputiloj kaj saĝtelefonoj ja povas akiri Esperanto-literojn. Bedaŭrinde ili ne estas apriore en la bazaj agordoj de la aparatoj.
Donu al vi iom da peno (vidu sube) kaj viaj legantoj ĝojos pri lerta legado. Ne-esperantoparolantoj ne miros pri ŝajne arbitraj literoj.

La Akademio de Esperanto emfazis: "Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."