En aŭtuno 2015 du homoj trovis unu la alian por komune lerni Esperanton. Ĉar ni trovas la ideon de Esperanto bona ne nur por ni, ni ĝojus, se pli da Esperanto-amikoj ariĝus en Esperanto-Klubo. Telegram-grupo/vorto de la tago (germane-Esperanto): t.me/eonordaerikejo

En 2017 per Pasporta Servo ni gastigis tri homojn el Belorusio kaj Svedio. Kvankam ni parolas nek la belorusan nek la svedan ni bonege sukcesis interkompreniĝi. Tio ne estus funkciinta per la angla almenaŭ kun la beloruso. Saĝe, ke ni ĉiuj scipovis Esperanton! 2018 ni gastis ĉe esperantistoj en Prago kaj Budapeŝto kaj helpe de Amikumu renkontis du francojn en nia feria regiono. En 2019 ni vojaĝis en Slovenio kaj renkontis tie tri esperantistojn. En tiu jaro ni ekmembris en la Esperanto-grupo ĉe KIVA kaj helpas per malgrandaj kreditoj homojn en evolulandoj.

La revuon Monato ni abonas depost 2020. La 27-an de Oktobro 2020 okazis Esperanto-renkontiĝo en Evendorf. Fondiĝis studrondo.

2021: La progresantoj de la studrondo renkontiĝis marde. Aperis artikolo en Buntesbuchholz.de: Esperanto – lingvo de la esperantoj

La 18-an de Septembro 2021 okazis tandema Esperanto-renkontiĝo en Egestorf kaj poste pliaj en la valo de Büsenbach.

Depost fine 2021 ekzistas societo "Mehrdimensional e. V.", kiu zorgas pri ŝranko informanta pri Esperanto en pluraj vilaĝoj de la norda erikejo. Legeblas pli (nur en la germana) en la retejo: www.mehrdimensional.net/über-uns-2.

Esperantoŝranko en Garlstorf

Dum somero 2022 okazis Esperanto-renkontiĝo en Holm-Seppensen kun gastoj el Francio. Vidu ankaŭ la artikolon de Bertrand en www.blog-trotting.fr.


Nordgermanaj telegramo.org-grupoj: Esperanto Hamburg · Esperanto Hameln · Esperanto Malsupra Saksio · Esperanto Norda Erikejo