headerimage
Ĉu hejmo por Esperanto Norda Erikejo?

En Inzmühlen, norda Germanio, ne tro for (2 km) de la fervoja stacio Handeloh, troviĝas iama juluara gastejo, kiu en la lasta tempo servis kiel hejmo de ne akompanitaj fuĝintoj. Nun la domo estas en posedo de la komunumo Handeloh kaj sufiĉe bone flegata. En somero 2021 fondiĝis kolektivo, kiu planas aĉeti la domon kaj por tio malfermis “brikokason” por regvidi la konstruaĵon al la origina celo de gastigado – sed ne nur por junuloj.

Estas pluraj homoj en la iniciato, kiuj deziras uzi la lokon por celoj sociaj, kulturaj, kreivaj. Mi intencas aliĝi al la teamo kaj revas pri Esperanto-kursoj kaj kunvenoj tie. Mi invitas vin sekvi la aferon, eventuale kunfari, provizore en la germana lingvo. Legu pli: kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=4215

Herberge Inzmühlen