Saluto estas laŭ PIV ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono aŭ esprimo de admiro, respekto ks, publike esprimita. Oni konsideras diversajn tipojn de gestoj por saluti inter kiuj kapsaluto, klinsaluto kaj mansaluto, krom la plej diversaj esprimvortoj kaj kisoj.

"Saluton" mi komprenas kiel "mi diras saluton." Post tio mi atendas pli da komunikado, ĉar mi ĝojas pri afabla alparolado kaj serĉas kaŭzon simile afable redoni almenaŭ resaluton. Se oni renkontiĝas persone kaj salutas kaj resalutas unu la alian, tio bone funkcias, ĉar estas io komuna: oni estas en sama loko, sama vetero, sama homgrupo ktp.

Tiu sameco ne estas en interretaj mesaĝiloj. Se iu fremdulo skribas al mi "Saluton." kaj nenio pli, tio konfuzigas min, ĉar mankas io komuna. La sola komuna estas la fakto ke ni ambaŭ komprenas Esperanton.

Mi ne scias, ĉu skribis al mi bonantagulo, spertulo, homo kun certa intenso direktanta al mi. Almenaŭ "Saluton" vekas mian atenton kaj scivolon kiu estas la motivo alskribi min. Mi ja principe ĝojas pri homa afabla alparolo kaj deziras respondi home kaj afable. Simple reskrikbi "Resaluton" donas al mi la senton esti ne advekate kondutanta.

Bonvolu helpi min, novkonatulo, kompreni, ĉu via alskribo per nura "Saluton" enhavas nur la (ne probablan) intencon senkaŭze saluti. Se vi atendas respondon de mi, indiku temon pri kiu mi reskribu. Dankon!