Frank Merla

Esperanto Holm-Seppensen
Diese Seite gehört zum Netzauftritt von Frank Merla.

Mi estas Frank Merla kaj vivas en la strato Pappelweg en Holm-Seppensen. La prezento estu aldono al mia profilo en Pasporta Servo.
Mia amikino kaj mi volonte akceptas esperantojn ĉu intence venantaj ĉu hazarde traveturantaj. Ĉiaokaze estas konsilinde frue anonciĝi.

frali@mail.de · telegram · skype

Esperanto-Klubo Norda Erikejo · telegram norda erikejo

En la germana/auf deutsch: nordheide.bplaced.net/?Holm-Seppensen

Bonvenon ankaŭ al la Esperanta Kunfarejo.

kunfarejo

Holm-Seppensen revenu foje

Ĝenerale

Traduko el la germana Wikipedia: "La kolonio Holm-Seppensen ekestis en 1901, kiam Holm kaj Seppensen ekhavu propran trajnstacion de la erikeja fervojo ĉe la nova konekto Buchholz–Soltau. Ambaŭ vilaĝoj ne sukcesis konsenti pri komuna loko, do oni konstruis la haltejon meze en la tiaman erikejon inter la du lokoj."

Homoj nuntempe trajne alveturantaj de Hamburg/Bremen ŝanĝas inter la trajnoj en Buchholz in der Nordheide kaj direktas sin tie de trako 11 al la direkto Soltau/Hannover. Venante de Hamburg eblas ŝanĝi sabate kaj dimanĉe jam en la stacio Hamburg-Harburg.

Holm-Seppensen erixx Buchholz
Holm-Seppensen

En la esperanta vikipedio ne estas artikolo pri Holm-Seppensen, sed mencio tie: eo.wikipedia.org/wiki/Buchholz_in_der_Nordheide.

Ŝoforado · buso · vok-kolekttaksio

De Buchholz al Holm-Seppensen ankaŭ funkcias busoj de la linio 4103 ĝis la 21-a horo krom dimanĉe. Tamen: se vi maltrafis la trajnon de Buchholz, mi vin aŭte kolektos de la stacio. Dimanĉe kaj nokte funkcias taksioj je malaltaj tarifoj. Mi ne tradukas la subajn informojn germanlingvajn.

Nähere Einelheiten: www.buchholz-bus.de/Anruf-Sammeltaxi · Flyer zum Download

La taksientrepreno cetere estas en Holm-Seppensen: Taxi Nordheide

Celoj por ekskursoj (en la germana)

celoj ĉirkaŭ Buchholz · Brunsberg · Büsenbachtal · Freudenthalweg · Freudenthalweg Etappe 1 · Heidschnuckenweg Etappe 1 · Rundwanderweg 1 · Seeve/Steinbach · Wanderfreunde Nordheide · Hof Wörme Nr. 2 · Naturpark Lüneburger Heide

Höllenschluchtstein

Brunsberg

Büsenbachtal valo de rojo subteriĝanta

La Büsenbachvalo supozeble estas la plej konata kaj ŝatata ekskursejo de la regiono. Ĝi estas facile alveturebla per publikaj trafikiloj havas plurajn parklokojn por aŭtoj kaj du eblecojn konsumi iom. Aparta vidindaĵo estas malaperregiono de la rojo.

Büsenbachtal

Büsenbachtal

Biciklado

Heideshuttle
Heideshuttle ek de meze de Julio 2022.

Holm-Seppensen tre taŭgas por eki al biciklaj ekskursoj. Lueblecoj: Fahrradschloss. Funkcias busoj kun remorkoj por bicikloj: Heideshuttle Holm-Seppensen situas ĉe Ring 3. Jen mapo.

La 23 kilometrojn longa rondiro sude de Holm-Seppensen estas plej rekomendinda.

· www.lueneburger-heide.de/natur/fahrrad · Seeveradweg ·

Holm-Seppensen Rundfahrt

GMV Buchholz

La urbo Buchholz in der Nordheide havas siajn muzeojn en Holm-Seppensen. Ili funkcias per volontula laboro de civitanoj organizitaj en societo pri historio kaj muzeoj: Geschichts- und Museumsverein Buchholz und Umgebung e. V.

Biena kapelo Holm

Gutskapelle Holm

Gutskapelle Holm

Heideruh

Holm-Seppensen Heideruh

La feridomo Heideruh kun multaj proponoj pri promenoj kaj socialaj enhavoj.

Rondpromeno Moordamm

Moordamm Seppensen

La plej allogaj lokoj en Holm-Seppensen certe estas la muzea vilaĝo (malferma nur dum kelkaj tagoj en la jaro) kaj la papiliejo ĉe Moordamm.

Moordamm Seppensen

Pulverbach

aŭtuno 2016

Holm-Seppensen Pulverbach

Rehweg

Holm-Seppensen Rehwegtreff
Holm-Seppensen Rehfugium

Placo apud la centro

Hangout in Holm-Seppensen

Bicikla vojo laŭ rivero Seeve

seeve-radweg

Jen prospekto pri tre alloga bicikla projekto por tri tagoj.

Seppensen muelilo

Videble la muelilo de Holm funkcias pro la laborado de lertaj volontuloj. Kontraste al tio la muelilo de Seppensen (fotoj de Christel Stenke de GMV-Buchholz) estas kaduka.

Seppensener MühleSeppensener MühleSeppensener Mühle Seppensener Mühle

Lageto Wiebach Holm

Ĉe la enfluejo de la rojo Wiebach en la riveron Seeve apud la muelilo de Holme estas pitoreska lageto.

loĝeblecoj

Airbnb Holm-Seppensen · Apartment Ho Se · Campingplatz Nordheide · Dat Falkenhuus · Ferienappartement Zywek · Ferienhaus Falkenweg · Ferienhaus Höllenschlucht · Ferienhaus Rotkehlchen · Ferienhof Rademacher (Thelsdorf) · Heideruh · Rehfugium · Traum Waldhaus

migrado

Wanderfreunde Nordheide

Naturistenweg UndelohNaturistenweg Undeloh

nana tunelo

Zwergentunnel

frali.net