Legalerno

Karaj gesamideanoj! Antaŭ nelonge mi transpaŝis iun ideon, kiun mi ekvolis pripensi pli kaj eble fari retejon surbaze de tiu ideo. Eble iu de vi scias, ke @Tatjana_3472 startis Telegram-grupon por lerni Esperanton tra traduko kaj komento de mallongaj tekstoj (https://t.me/+TIjKuGV5DIRmY2Qy). Mi tuj havis la ideon ke mi povas krei retejon surbaze de tiu metodo […]

Alvoko por la 45a Esperantologia Konferenco de CED

Loko: Politecnico di Torino, Turin, ItalyDato kaj horo: 3a de Aŭgusto 2023, de 09 a.t.m. ĝis 17 p.t.m.Organizas: Javier Alcade kaj Mark Fettes Okazas kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto Bonvolu diskonigi laŭ via bontrovo La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45-a Esperantologia Konferenco de CED, […]

Lernolibrojn al lernantoj en la sudo!

Se vi volas, ke lernolibroj pri Esperanto vojaĝu de la nordo de la mondo, kie oni produktas ilin, al homoj, kiuj volas lerni Esperanton en la sudo, simple sendu monan helpon por tio al la konto de ILEI ĉe UEA, ilek-a, kun la indiko ‘lernolibrojn al lernantoj!’ AmikeRenato Corsetti (renato{ĉe}esperanto.org)groups.io/g/espned/message/162 Similan alvokon Renato skribis en […]

Printempo en Greziljono

14-23.04. kursaro Printempas + ekzameno >> 24-30.04 koruso + migrado bicikle/BEMI + piede Saluton, du eventoj atendas vin en Aprilo 2023:La 11a studperiodo Printempas   de la 14a ĝis 22a aŭ 23a de aprilo 2023.  4 famaj instruistoj el 4 landoj instruos Esperanton (A1-C1).• Eblas pasigi parton de la internacia KER-ekzameno.• La unuaj aliĝintoj venas el […]

Ĉe nia retpaĝo vi estas bonvenaj ankaŭ por kontribui!

zizeloj.org La Zizeloj vere ŝatas ludojn! Kiam ili estis tute etaj, ludoj estis etaj ankaŭ. Tiam ili mezuriĝis je bitoj, kaj fingroj sur du piedetoj sufiĉis por tiujn bitojn kalkuli, kaj du fingroj eĉ restis! Kaj nun bitoj plimultiĝis, ili iĝis multoble pli multaj ol fingroj sur ĉiuj piedetoj, kaj ludoj iĝis tiom belaj, ke […]

Ĉu eblas kulturcentro por la paco?

Amir aĉetis iaman hotelon en Herzberg, Germanio, kaj deziris realigi el ĝi kulturcentron: Traduko: La de post Majo 2008 malplena hotel-restoracio “Ora Cervo” en la Hindenburgstrato en Herzberg estas vendita. Posedanto estas la iranano Seyed A. Mir Javadi, kiu tamen loĝas en Vieno kaj deziras provizore uzi ĝin por privataj celoj. Estonte la inĝeniero havas […]