BEK-Kurso

Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info

Festivalo de Lingvoj

Françoise Noireau skribis en la telegramgrupo de la Esperanta Kunfarejo: “Ne hezitu diskonigi la koncepton de Lingvo-Festivalo. Mi pretas konsili esperantistojn, kiuj interesiĝas. Povas esti modesta duontaga festivalo en bazlernejo aŭ 1 tuttaga en vilaĝo dum lernotago (kiel la mia, malferma al la vilaĝaj klasoj) aŭ 2 taga semajnfina en pli granda urbo.” eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_Festivalo