“Estas la tempo por realigi la internan Eŭropan promeson kaj por rememorigi al ni la fundamentajn ideojn starantajn malantaŭ la projekto de Eŭropa integriĝo.” europeanbalconyproject.eu/en/manifesto#esperanto
Kategoriaj arkivoj:diskuto
Kiel junigi la movadon?
Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo. www.liberafolio.org/2018/05/28/kiel-junigi-la-movadon/
Mizero faras lerta
Ni ne atendu ĝis mizero – ni estu lertaj, ĉar tio ĝojigas. frali.bplaced.net/mizerofaraslerta
Samizdato
(el la rusa самиздат [sam-izDAT] = mem-eldonita) estas eldonado sen ŝtata permeso. Ĉu la Esperantoliteraturo estas esence samzidata, ĉar neniu ŝtato interesiĝas pri ĝi? Kiom eluzas tiun fakton verkistoj, kiuj ekskluzive publikigas en Esperanto? eo.wikipedia.org/wiki/Samizdato
Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?
Saluton amikoj ! Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io. Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon? Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj […]
Nova eldono de Berlina Komentario elŝutebla
de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro Estimataj, “La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco” notas la Antaŭparolo (frazo 5.5). La Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK) estas ampleksa konsultverko por pli bone kompreni la Fundamenton. BK klarigas ĉiujn […]
Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj
Ekde 1980 ekzistas studo pri morfemofteco de parolata Esperanto, kio estas la esenca scienca fonto por krei porkomencantajn E-lernolibrojn. (www.miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm). Sed aŭtoroj de lernolibroj daŭre jam 35 jarojn ignoras tiun fonton kaj kaŭzas ke Esperanto estas malrapide lernata. Kial?Ĉiun lingvon oni povas disdividi je fazoj kaj gradoj. Plej simpla divido estas jea) tre baza lingvokono […]
Verdaj Vojoj
Herman: Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nlretejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto. eo-naturamikaro.webnode.nl
Kvar ideoj por krei unuecon pri landonomoj
Johan: La kverelado inter reformemuloj (la favorantoj de la sufikso -io) kaj klasikuloj (la favorantoj de -ujo) daŭris sufiĉe longe. Post longa pripensado kaj eksperimentado mi prezentas al interesitoj “Kvar ideoj por krei unuecon.”Estas grave, ke ni parte kontentigas ambaŭ flankojn, reformemulojn kaj klasikulojn.Por tio mi ellaboris kvar mezajn poziciojn, pri kiuj esperantistoj elektu (en […]
Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?
Frank: La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: de la vorto ferioj ne ekzistas singularo, ĝi estas: libera tago. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino? Genie estis preni la germanan vorton […]