Printempo en Greziljono

14-23.04. kursaro Printempas + ekzameno >> 24-30.04 koruso + migrado bicikle/BEMI + piede Saluton, du eventoj atendas vin en Aprilo 2023:La 11a studperiodo Printempas   de la 14a ĝis 22a aŭ 23a de aprilo 2023.  4 famaj instruistoj el 4 landoj instruos Esperanton (A1-C1).• Eblas pasigi parton de la internacia KER-ekzameno.• La unuaj aliĝintoj venas el […]

kunkantu: Esperanto estas senkondiĉa amo

La rondo Amuze, kiu konsistas el koreaj esperantistaj kantamantoj, faris videon okaze de la 53a Korea Kongreso de Esperanto en 2021. La originala titolo de ĉi tiu korea kanto estas “Sen kondiĉo”. La esperanistoj kantas, konsiderante, ke Esperanto estas “senkondiĉa” amo. La videon reĝisoris Amira CHUN kaj redaktis Suĝin Go. La kanton tradukis kaj subtitoligis […]

Amikoj de Amikumu

Amikumu estas aplikaĵo por saĝtelefonoj kaj bedaŭrinde ne funkcias per komputiloj – malbone por homoj kiuj preferas tajpi per veraj klavaroj. Amikumemuloj montru en www.miavivo.net/grupoj/amikoj-de-amikumu, ke Amikumu ja vivas! Al kelkaj homoj ŝajnas ka la aplikaĵo Amikumu mortas. Do varbu por Amikumu kaj por Mia Vivo kaj montru ĉi tie ke ili ja vivas! Helpo […]

Espermensa

Saluton, mi estas dumviva membro de UEA kaj membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion “Espermenso” (neregistara organizaĵo por homoj kun diversaj altfunkciaj cerboj) kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa.  Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon “Espermenso”. Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj […]

Rete paroli kun esperantistoj

deziras Walter Jakowski – komencinto kaj praktikemulo pri Esperanto – pri diversaj temoj, ĉefe pri alternativa (verda) tekniko, ekovilaĝoj kaj komuna Esperantoloĝado en Germanio aŭ Eŭropo, vojaĝado, geokaŝado. Li ŝatas scii pli pri filmado, politikaj, socioligaj, lingvaj kaj filozofaj aferoj. Skribu al li per wj-iz{ĉe}online.de kaj vi povos komuniki kun li per telefono, Skype, CB […]

Ferii en Greziljono

Greziljono estas parko de 18 hektaroj kun arbaro, herbejo, legomejo, lageto, 3 riveretoj – kun kastelo, 2 kromdomoj kaj et 7 aliaj kostruaĵetoj. 60 dormlokoj en 25 ĉambroj plej diversaj situas en 2 etaĝoj. Eblas tendumi aŭ dormi en aŭto sur la herbejoj.3 manĝoj tage, viande aŭ vegetare, en 2 manĝosalonoj aŭ ekstere sur ĝardenaj […]