Printempo en Greziljono

14-23.04. kursaro Printempas + ekzameno >> 24-30.04 koruso + migrado bicikle/BEMI + piede Saluton, du eventoj atendas vin en Aprilo 2023:La 11a studperiodo Printempas   de la 14a ĝis 22a aŭ 23a de aprilo 2023.  4 famaj instruistoj el 4 landoj instruos Esperanton (A1-C1).• Eblas pasigi parton de la internacia KER-ekzameno.• La unuaj aliĝintoj venas el […]

Ludretejo Gemelo.org

Neil – bpeel invitas al ludretejo: gemelo.org(Ne maltrafu blogoj.gemelo.org!) Saluton! Se vi serĉas ion por fari dum viaj videbabilaj renkontiĝoj, eble vi ŝatus provi la retejon Gemelo.org. Ĝi havas diversajn ludojn en esperanto kiujn oni povas ludi senpage kaj sen konto. La ludoj estas: Verda Ŝtelo Temas pri vortludo pri anagramoj. Ĝi estas bona maniero lerni […]

Internacia Naturista Organizo Esperantista

Thierry Spanyi: “Bonvenon al la nova grupo de INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista) ĉe MiaVivo.” www.miavivo.net/grupoj/inoe-internacia-naturista-organizo-esperantista/ Frank Merla: “En mia hejma regiono, la Luneburga Erikejo, Germanio, ekzistas aparta migrovojo por nudistoj: nordheide.bplaced.net/?Nordheide___Wandern – www.naturistenweg.de/dokuwiki/doku.php?id=undeloh. Se iuj nudistaj esperantistoj deziras viziti tiun vojon, mi ĝojus pri vizito. Mi gvidos vin al la vojo kaj restos vestita.”

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: […]

La Esperanto-Stacio

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino, Germanio.Dum la aktivaĵoj kaj eventoj oni kune lernas en amika kaj internacia etoso.Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio. www.facebook.com/esperantostacio ⋆ esperantostacio.wordpress.com