Esperanto kaj kursoj pri trejnado de transnacia komunikado por manaĝeroj

Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado. La kursoj celas trejnadon en transnacia komunikado, prepare al logika pensostrukturado kaj al la solvo de interkulturaj problemoj. Rajtas aliĝi nur subjektoj rezidantaj aŭ komerce registritaj […]

BEK-Kurso, materialo libere alirebla

Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info