Unua Mez-Azia Kunveno

Organiza teamo de MAK-2020 plezure informas, ke la unua Mez-Azia Kunveno, kiu celas reaktivigon de regiona E-movado, okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkando, antikva uzbekia urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn. Partopreni la MAK-on estas invitataj […]

UNESKO uzos Esperanton en festivalo, sed ni kunlaboru!

La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej multe da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj […]