Herman publikigis en nubo.re videon Prezento Mono Money. Mi iom fosis en la reto kaj trovis iom pri Thairon Martínez kaj lia hejmpaĝo spirajn.com. Ŝajnas, ke li kaj “Matt Groening” estas la farintoj de la video kaj alstrebas ian kunfaradon. Ili estas kore invitataj al la Esperanta Kunfarejo. Mono Money en Esperanto · publiccode.eu/eo/
Monataj arkivoj:Oktobro 2019
World BEYOND War
World BEYOND War estas tutmonda neperforta movado por fini militon kaj establi justan kaj daŭrigeblan pacon. Kiuj Ni Estas
Kiel agi kontraŭ enuo
Vanege: “Kion fari, kiam vi ne scias kion fari? Enuo estas signo, ke vi volas fari novan aŭ alian aferon. Enuo ne estas malbona se vi trovas rapide ion por fari. Tiu artikolo celas helpi vin, por ke vi ne restu samloke farante nenion.” medium.com/@Vanege/kiel-fari-ion-kiam-vi-enuas
Novaj provoj pri la Heroldo de Esperanto
Fabrício Valle kreis grupon de abonantoj kaj simpatianoj de Heroldo de Esperanto en Whatsapp. Jen ĝia priskribo: “La celo de tiu ĉi grupo estas informi al la abonantoj de Heroldo de Esperanto la paŝojn por stabiligo de la situacio por repreno de regula eldonado de Heroldo de Esperanto. Unue per reta versio, poste per la […]
Revo pri Esperantejo
Jairo dos Santos revas pri komerce funkcianta loko por la publiko de Esperanto kaj serĉas homojn, kiuj ŝatas kunfari en la projekto. Vidu ankaŭ nubo.re/app/post/view/1822 “Nu do, mi decidis fari ian esperantan lokon kiel kafejon, lunĉejon aŭ restoracion per Esperanto. Sed ne nur promociante la nomon Esperanto sen ia rilato. Esperanto bezonas monon! Esperanto bezonas […]
Kampanjo por apogi la 1-an Filipinan Junularan Kongreson de Esperanto
Karaj esperantistoj de la tuta mondo, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kun honoro anoncas, ke ĝi decidis organizi la historian 1-an Filipinan Junularan Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de aprilo 2020 en la Universitato de Filipinoj Diliman, en la urbo Quezon (Manila). La kongreso markos la kulminon de la plurjara klopodo […]
Konkurso Ĝanfranko
Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto. Legu pli: www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/4727784 · www.ilei.info/novajxoj/2019Kantokonkurso-Itala-E-Asocio.pdf
Kunfarado en nubo.re
Certe vi konas la anonceton pri nubo.re en ĉi tiu retejo. Tie troveblas kunfarema grupeto de uzantoj, kiuj diskutas pri “aliaj retejoj similaj al Nubo“. Certe indas kundiskuti tie kaj eventuale kunfari je kreivaj taskoj, kiujn oni evoluas en nubo.re. Estus bone se la ideo de kunfarado enirus la kapojn de pli kaj pli da […]