3-a Kontraŭ-imperiisma solidarec-kunveno por demokrateco kaj kontraŭ nova liberismo

Havano, 1-3 novembro 2019

“61-a jaro de la kuba revolucio”

Karaj progresemaj esperantistoj:

de la 1-a ĝis la 3-a de novembro 2019 okazos en Havano, Kubo, la 3-a Kontraŭ-imperiisma solidarec-kunveno por demokrateco kaj kontraŭ nova liberismo, organizita de la Kuba Instituto por amikeco kun la popoloj (ICAP), la sindikata centro (CTC) kune kun la Kuba Unuiĝo de Sociaj Movadoj kaj la Kontinenta Konferenco por Demokrateco kaj kontraŭ la Nova Liberismo.

La partoprenantoj trovos la landon Kubo okupiĝanta pri revolucio en la revolucio, post 60 jaroj, kiel ekzemplon de forbarado de la minacoj de la imperio kaj kun la celo konstrui sian prosperan kaj daŭripovan socialismon, subtenatan de la nova Konstitucio aprobita de la plejmulto de la kuba popolo.

Ĉi tiu kunveno estos granda ebleco por denunci la kriman kaj eksterleĝan ekonomian, komercan kaj financan blokadon, kiu estas la ĉefa baro kontraŭ la kuba ekonomia kaj socia evoluo, kaj kiu per la aktivigo de la 3-a parto de a leĝo Helms-Burton, fortigas la klaran malrespekton de la homaj rajtoj de la kubanoj kaj de la normoj kaj pricipoj de la internacia leĝaro.

Ni ankaŭ alvokas Usonon ĉesigi la kampanjon de misfamigado konrtraŭ la kunlaboraj programoj, kiujn nia lando proponas al pli ol 80 landoj. Tiuj kunlabor-programoj estas laŭleĝe starigitaj inter la kuba registro kaj ĝiaj partneroj, responde al san-bezonoj kaj laŭ la internaciisma spirito de la kuba revolucio.

Ne ekzistas pli bona loko ol ĉi tiu kunveno por aserti sian solidarecon kun Kubo kaj kun aliaj justaj bataloj en la mondo.

La usona registaro de Trump provas renversi per pliiĝanta perforto ekterlande la emon al malpliiĝo de sia relativa potenco kiel hegemonia centro intenacia. Kune ni ne permesu, ke ĝi atingu siajn celojn de regado de niaj landoj. Ni estas devigataj ankoraŭfoje forpeli la instruon Monroe, por ke ĝi ne atingu siajn intervenistajn celojn.

Ni invitas vin partopreni nian kunvenon, por plukonstrui la plej larĝan unuecon, en la respekto de la malsamecoj de la maldekstraj kaj progresemaj politikaj partioj kaj movadoj sociaj kaj popolaj por venki la progresantan restarigadon de nova liberismo. Ni deklaru nian solidarecon kun la justaj potuloj defendataj de la popoloj!

Estus granda honoro por ni havi vin inter la partoprenantoj.

ESPERANTISTOJ, KIUJ NE POVAS PARTOPRENI PERSONE, BONVOLU SENDI SOLIDAREC-MESAĜOJN EN ESPERANTO AL RADIO HAVANO, KUBO radiohc@enet.cu, KAJ ILI ESTOS TRANSDONATAJ AL LA KUNVENO.

Por pliaj informoj kaj por aliĝi sekvu ĉi tiujn ligilojn:

III Anti-imperialist Meeting of Solidarity for Democracy and against Neoliberalism

Price Proposal through AMISTUR S.A.

PROGRAMA ENCUENTRO INGLES

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *