Novaj provoj pri la Heroldo de Esperanto

Fabrício Valle kreis grupon de abonantoj kaj simpatianoj de Heroldo de Esperanto en Whatsapp. Jen ĝia priskribo:

“La celo de tiu ĉi grupo estas informi al la abonantoj de Heroldo de Esperanto la paŝojn por stabiligo de la situacio por repreno de regula eldonado de Heroldo de Esperanto. Unue per reta versio, poste per la papera versio. Estas ankaŭ bonvenaj abonontoj kaj apogantoj de Heroldo, eĉ se ankoraŭ ne abonantaj Heroldon.

Vi rajtas fari demandojn, prezenti viajn plendojn kaj kritikojn tute libere.”

Nu, se vi estas abonanto de Heroldo de Esperanto aŭ simpla simpatianto kaj volas informiĝi pri la paŝoj por ĝia relanĉo en stabila situacio, aliĝu al la grupo.

Aliĝu al la konversacio

3 komentoj

  1. Mi havis malbonan sperton rilate al la eldono de Heroldo (el Brazilo): mi abonis, sed ne ricevis ĉiujn numerojn. Ĉu denove tia servo? Laŭ mia scio ĝia antaŭa posedanto (en Svisio) retransprenis ĝin kaj ankoraŭ regule eldonas ĝin, kvankam ne en reta kaj kolorilustrita versioj.

    1. Kara Herman, ni komencas fari ĝisfundan esploron pri la situacio de ĉiuj abonantoj por iel solvi ĉiujn problemojn. Ni sukcesis eldoni nur 6 numerojn. Jen ili: http://bit.ly/Jarkolekto2917-HdE-senpage (fakte 2017).
      La antaŭa posedanto ne rajtas retranspreni ĝin, ĉar LF-Koop estis la unua rompi la kontrakton per malhonesta sinteno. Pro tio ĝi ne rajtas uzi la klaŭzon pri repreno.
      Mi atendas, ke ĝi akceptu mian peton por refaro de la kontrakto.
      Jen la kerno de la afero: mi estis trompita kaj pro tio mi havis tiom da problemoj por daŭre eldoni Heroldon, tio estas, anstataŭ ricevi gazeton kun 600 abonatojn mi ĝin ricevis kun nulo (mi uzis mian tutan kapitalon por la ekpago kaj atendi la enspezon el la 600 abonatoj, kiuj fakte ne ekzistis).
      Do, mi rajtas plu klopodi en la mia laboro eldoni la gazeton kaj atendas solvo interkonsentitan kun LF-Koop.

    2. Aldone: se vi havis malbonan sperton rilate al la eldono de Heroldo en Brazilo, provu imagi kian sperton mi havis aĉetinte gazeton kun 600 abonantoj kaj ricevinte kun 0 abonantoj el Svisio.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *