Fajszi Amika Rondo

Anjo: Fajszi Amika Rondo havas la honoron inviti vin al sia kvindek-sepa literatura kafejo.

Gastos d-ro Gábor Márkus, kiu prezentos sian plej novan verkon:
Ĉu Esperanto plibonigis/os la mondon?

La 57a literatura kafejo disvolviĝos en la OKISZ Inkubatordomo, ĉe
la orienta legacio de la Esperanta Civito, strato Thököly n-ro 58-60
(bushaltejo: strato Cházár András, busn-roj 5, 7, 110 kaj 112) ĵaŭdon
la 21an de novembro 2019, ekde 18h00.

La ĉeesto de d-ro Gábor Márkus estas unika! Bonvolu ne maltrafi tiun ĉi
unikan eblon.

Venu, ĝuu la prezenton de nia gasto, ĝuu la bonan etoson! Ni atendas vin!

Post la prezento de nia gasto, ĉiuj estas bonvenaj al te- kaj kafumado kaj
estos surtabligitaj ankaŭ diversaj biskvitoj, en la legacia oficejo de FAR.
Funkcios ankaŭ eta libroservo.

Bonvolu anonci vian partoprenon al <budapest<ĉe>esperantio.net>

Kun plej koraj salutoj
FAR fondumo

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *