Itala Kongreso de Esperanto

Asissi, 22–29-a de aŭgusto 2020

Seminarioj dum la 87-a itala kongreso de Esperanto kongreso.esperanto.it

Ekzistas pluraj modernaj komunikiloj, sed ĉu ankoraŭ gravas interpersona komunikado? Venu al Assisi, kie Duncan Charters, prezidanto de UEA, gvidos kvartagan seminarion, kiu pritraktos: Komunikado: interpersona, informa, transkultura, konfliktsolva.

Alian interesan temon proponas, per dua seminario, Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, kiu pritraktos la temon: “Sankta Francisko kaj la lupo: paco kaj milito en la nuna mondo”.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis?

Rapidu, ĉar la plej malalta kotizo pageblas ĝis la 31-a de januaro. Aliĝi kaj trovi pliajn informojn pri la kongreso eblas ĉe kongreso.esperanto.it.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *