Ĉu (re)vigligi partoprenon en ipernity?

Ĝis la transpreno de Ipernity de kooperativo la fasado de la retejo funkciis ankaŭ en Esperanto. Ja, eĉ eblis skribi laŭ la x-metodo. Ipernity funkciis rilate al supersignoj simile kiel Vikipedio: oni tajpis “cx” kaj ricevis aŭtomate “ĉ”.

Albert esperas reakiri tiun eblon, se minimume 40 esperantistoj uzas pagendan konton en Ipernity.

Bonvolu diskuti ne ĉi tie en la Esperanta Kunfarejo, sed en la fadeno de Albert.

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. Por interŝanĝi pri ĉio la plej bona socia reto por esperanto parolanto estas laŭ mia opinio la reto https://nubo.re. Sed la esperantistoj ne devas resti nur inter si same kiel sekto, oni devas fari ke Esperanto estu videbla de ekstere por klare montri ke ĝi estas malfermita al ĉiuj. Tial ĉi mi pensas ke http://www.ipernity.com estas tre taŭga kampo de agado por la esperantistaro.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *