Esperanta Strat-teatro – Ĉu mi povas helpi vin?

Kara Esperantaj Geamikoj

Mi prezentis la ideon de Esperanta Strat-teatro.

Mi pensas ke ĝi povus esti bona ideo por Esperantistoj (okazo por kunigi, koni unu la alian, kaj plibonigi niajn lertecojn) kaj ankaŭ por la publiko por amuzi sin, lerni iom pri Esperanto, kaj, se ili volas, lerni la lingvon (pere de la interreto aŭ kursoj).

Por provi ĝin oni bezonas:

  • 3 Esperantistojn (helpus se ili loĝas kune)
  • dialogojn, objektojn, vestaĵojn
  • lokajn informojn (pri lokoj, kondiĉoj, ktp.)

Se vi volas provi la ideon en Sud-Kimrio eble mi povas help vin pri ..

  • loĝejo (nia domo estas granda – kun du gastĉambroj) – bonvolu manĝi iom de nia manĝaĵo – tuta senkostaj memkompreneble. Mi bonvole iros al la staciodomo aŭ la flughaveno de Kardifo por venigi vin.
  • lokaj kie ni povas prezenti la spektaklon sen malhelpi la preterpiedirantojn (kiam mi demandis al policistino, ŝi diris al mi ke ŝi ne arestos klaŭnojn!)
  • funkcii kiel loka kontaktpersono por personoj kiu volas lerni la lingvon
  • bonvolu se vi volas alporti viajn dialgojn, objektojn, ktp.
  • si vi volas lerni pri la regiono, eble mi povas helpi (mi parolas la Kimran, mi interesiĝas pri la historio de Kimrio – mi eĉ loĝas en fama domo (Guglu “Llety Cranogwen”).

Mi esperas ke ni povos kunlabori!

amike

Eddy <hunt610(ĉe)pobroadband.co.uk>

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *