AVE – Agado Por kaj Per Esperanto por subteni daŭripovan evoluon

UN lanĉis la 17 Celojn de Daurigebla Evoluo ĝis 2030 (CDE/ en: sustainable development goals, SDG).
AVE enkadre de la Esperanto-Movado pretas kunlabori rilate edukadon kaj daŭripovon:

  • informi pri Esperanto al ekologiemuloj;
  • agadi Por-Esperanto en t.n. evoluiĝantaj landoj;
  • agadi Per-Esperanto subteni evoluon ĝenerale.

AVE ne estas formala asocio; ni kunlaboras kun aliaj organizaĵoj ke donacintoj ricevos oficialan kvitancon.

Legu pli: www.verduloj.org/Per-Esperanto-Agado.pdf


2022-08-20: Manfred Westermeyer sendis la jenan tekston:

Nia samideano Sylivester Nyinyimbe en Tanzanio, proksime de Bunda kaj proksime de nia amiko Mramba Simba profesie kultivas arbidojn, ricevis etan sumon kaj raportis:

Mi jam plantis la arbidojn “acacia nilotica kaj acacia polyacantha” kai aliajn kiuj progresas bone. Sed nun estas seka sezono ĝis Septembro. Mi esperas ke en la pluva sezono fine de Septembro la arbaj plantidoj kreskos kaj floros des pli bone. Mi esperas ke la arboplantado projekto estos daŭrigebla. Nun mi havas arbidojn por venonta pluvo sezono.

Mia aktuala projekto:

Mi volas bredi abelojn por rikolti mielon – ankaŭ ĉar la abeloj fekundigas la plantojn. Mi taksas ke 2 mil usonaj dolaroj sufiĉos por kelkaj abelokestoj kaj la ekipaĵo kiu necesas (vestaĵo, diversa ilaro, ujoj, ĉambro).

Koran dankon, samideane kaj amike,
Sylivester


Rumonge (Burundo): Niaj geamikoj de ANEB kiuj tie i.a. zorgas por infanĝardeno, ricevis subtenon por kultivi legomojn, ili rikoltis melonojn; sed la tomatoj estis trafitaj de granda inundo. Teorie ili povintus rikolti ilin verdaj, kaj atendi la maturiĝon je alia seka loko – laŭ mia kompreno. Mi opinias ke ili lernis pritaksi la veteron.

BAVELO (esperantistoj en la germana lando Baden-Virtembergo) regule subtenas tiun infanĝardenon, kie la infanoj unue lernas la francan lingvon, kiun ili poste devas scii en la lernejo; krome Patrick kaj Hassan ofertas instruon de Esperanto. Ni volas subteni ilin jare per 1200 $, por ke la infanoj ricevu regule (1 -2 foje semajne) bonkvalitan tagmanĝon, kion multaj gepatroj ne povas oferti – mankas 600 €.


Kalima (DR Kongo): Nia aktuala projekto celas al 2 aŭ 3 novaj kranaroj por salubra trinkakvo. PIEADC (Etienne KATCHELEWA) ricevis 7000 € da subteno de Cents for Help, fonduso kiun nutras la dungitoj de elektronika firmao Bosch per cendoj de ilia salajro. Ili atendas kaj postulas ke ni esperantistoj aldonas almenau 1000 € kiel nian kontribuon.


Goma (DR Kongo), SBV: ĉiuj el la subtenitaj 15 gejunuloj kiuj lernis profesion en mezlernejo aŭ studis en altlernejo/universitato finis la studojaron per sufiĉe bonaj rezultoj. Unu sukcese finis la formadon/metio-edukadon pri konstruado.

Nun indus/necesas denove subteni ilin por la sekva studojaro, almenaŭ per duono de la kotizoj, por ke ili povas komenci. La kotizoj iomete altiĝis. Por tiu jaro la 14 bezonas entute 5 mil $, do, almenaŭ la duono necesas ĝis komenco de Novembro.


Goma – NovaTech: Jakvo kaj Nickson studis dank al esperantistaro informadikon; kune kun SBV ili kreis firmaon NovaTech, kiu estas lernejo por informadikaj teknikoj. Ilia problemo estas, ke ankoraŭ mankas kelkaj mebloj kaj 2 pliaj komputiloj.

Jen la mesaĝo de Jakvo Palya SALAAM pri ilia nepre necesa ekipaĵo.

Kara Manfred,

… Nia laborejo bezonas seĝojn kaj bonan tablon.

Jen la aktuala situacio: photos.app.goo.gl/FD6PetxipQ1oaPC96.

Ni volas fari reklaman tabulon ekster de nia oficejo sur la ĉefa vojo [120$], ni volas aranĝi nian oficejon por ke ĝi spegulu la seriozecon, ni bezonas 4 oficejajn seĝojn, bretaro kaj tablo ĉe la akceptejo [700 $]. Nia laboratorio bezonas 14 simplaj seĝojn [280$]. Nia laboratorio bezonas solidan tablon kiu povas subteni 10 komputilojn [200$], ni volas aldoni 2 komputilojn en nia laboratorio [400$].
En sumo ni bezonas [1980$].


Se vi povus subteni nian agadon, prefere ghis fino de Septembro, jen diversaj eblecoj:

La UEA-konto de AVE: avex-z
Se vi ŝatas redukti vian imposton per via subteno, bonvolu rekte transpagi al la koncerna asocio kaj aldonu vian adreson – tio validas por loĝantoj en EU.

Por Kalima, SBV kaj NovaTech: al Direkthilfe Freiburg e.V., www.direkthilfe-freiburg.de – en la retejo estas la IBAN – aldonu rimarkon: „Kalima-SBV …“

Por Rumonge: al BAVELO – www.esperanto-bw.de – kun IBAN en la subo de la paĝo, bv. noti: „Rumonge …“

Por Abelbredado de Sylivester en Tanzanio mankas aparta konto, sed eblas transpagi al mia persona konto, se vi ne havas konton che UEA por transpagi al AVE.

Mia persona konto: Manfred Westermayer, Weissdornweg 68, DE-53177 Bonn:
Volksbank Freiburg, IBAN: DE31 6809 0000 0007 8681 11 BIC: GENODE61FR1

Se vi pretas subteni kaj ŝatas pliajn detalojn mi volonte sendos al vi.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton