Svisa Esperanto-Etfilmkonkurso 2020

„Unueco en diverseco“ sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Aliĝu nun kaj submetu vian filmon: esperanto.ch/etfilmkonkurso
Limdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20a de aprilo 2020
Finalo kaj premiatribuado: 2an de majo 2020

En la konkurso rajtas partopreni filmistoj el la tuta mondo. La filmoj devas esti parolataj en Esperanto aŭ havi subtitolojn en Esperanto.

Disvastigu tiun-ĉi informon kaj mem partoprenu, kaj notu la datojn de la Svisaj Esperanto-Tagoj 30an de aprilo ĝis 3a de majo 2020 en Zuriko!

Samtempe mi alvokas vin kontakti min sub ses-informas(ĉe)esperanto.ch, se vi pretas kontribui ion al la programo de la Svisaj Esperanto-Tagoj en Zuriko!

Kun amikaj salutoj
Dietrich M. Weidmann, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo

PS: SES serĉas homojn, kiuj pretas traduki la tekstojn de la retpaĝo por la etfilmkonkurso al la franca kaj eventuale al la angla. Se vi pretas, anoncu vian al ses-informas(ĉe)esperanto.ch
Dankon por via subteno!!!

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *