8-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2020)

18-a ĝis 23-a de oktobro 2020 (dimanĉe – vendrede)
en la regiono ‚Wendland‘ apud Elbe, Germanio

AliĝiloProgramo kun aliĝilo en pdf-formato por printi kaj sendi poŝte ⋆ Kostoj ĝis 2020-03-31: 320 €, ĝis 2020-06-30: 340 €, 2020-07-01
ĝis 2020-09-15: 360 €

Programo

Ĉiutagaj migradoj en la regiono: laŭlonge de la rivero Elbe, al Hitzacker, Göhrde-arbaro, naturriĉa monteto Höhbeck, cirkle konstruitaj vilaĝetoj („Rundlingsdörfer“).

Detala programo (en la germana): www.esperanto.de/ema
La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, dependas de la aktuala vetero kaj de maldensa publika transporto. Ne estos aparta vespera programo. Kiu el la partoprenontoj ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9-a ĝis la 17-a horo (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla, iri distancon de maks. 15 km. Ne estos grandaj altodiferencoj.

Transportoj

Se iel eble kaj konvene, ni uzos publikajn trafikilojn.
La publika trafiksistemo estas maldensa. Do, se estos sufiĉe da aŭtomobiloj, laŭ interkonsento ni foje veturos aŭte.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *