Vojaĝo tra Eŭropo (Alvoko)

Saluton geamikoj, mi planas vojaĝon tra la eŭropaj landoj (EU).

Mi ŝatus pasigi po du tagojn en ĉiu ĉefurbo, pli- malpli. Mi ŝatus renkonti la lokajn esperantistojn. La celo de tiu vojaĝo estas filmi ĉion, kio okazas, babiladojn, lokajn manĝaĵojn, monumentojn, ktp. Je la fino ni kreos
filmeton kaj sendos ĝin al televidprogramoj, kies temo estas vojaĝoj.
Se ni sukcesos, se la filmeton oni montros en taŭgaj programoj, certe la reklamo pri Esperanto estos grandega.

Tro ofte en la televidprogramoj oni parolas pri Esperanto malbone (almenaŭ en la itala televido). Ni devas respondi sen kvereli, nur montrante, ke Esperanto ekzistas (ne estas mortinta lingvo), ke ĝi estas parolata ankaŭ de junuloj ktp… Ni devas prezenti Esperanton amuzmaniere.

Mi serĉas kunvojaĝantojn, eble mi havas jam unu, sed estos pli bone, se pliaj homoj partoprenos.

Mi intencas vojaĝi trajne aŭ fleksibuse.

Mi petas helpon de vi por:

⋆ Trovi malmultekostajn tranoktadojn.
⋆ Organizado de renkontiĝoj, eĉ nur trinkado en iu trinkejo.
⋆ Konsiloj por manĝi lokajn manĝaĵojn (malmultekostajn kompreneble).
⋆ Akompanado tra la urbo, por viziti la plej gravajn monumentojn ktp.

La vojaĝo en septembro-oktobro 2020 tuŝos 14 landojn: Kroation, Slovenion, Aŭstrion, Slovakion, Ĉeĥion, Germanion, Nederlandon, Belgion, Luksemburgon, Francion, Brition (se ĝi ne foriros), Irlandon, Hispanion, Portugalion kaj Italion. Ĝis nun respondis al la alvoko nur Kroatio kaj Hispanio.

Se tiu unua vojaĝo kaj filmeto sukcesos, ni planos vojaĝon tra la aliaj eŭropaj landoj por la venonta jaro. Vi povas kontakti min fejsbuke (Gian Esperantista Pfleger) aû retpoŝte: gian.pfleger(ĉe)gmail.com

Gian Pfleger

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucien_P%C3%A9raire

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://frali.net/Practice/, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *