Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Saluton amikoj !

Estus bele havi tutmondan konversacian spacon en kiu esperantistoj povas renkontiĝi iam ajn, por paroli pri io.

Ĉu tia spaco jam estas ie en Interreto, kaj se ne, kiel ni povas krei ĉi tiun konversacian spacon?

Kiujn spertojn vi havas pri la skajplisto de Esperanto (https://docs.google.com/spreadsheets/d/17mC33EBWTYz6_0oYrEcs2VD9LzBCs5MG5bgG-dnLRUM/edit#gid=0), intertempe estas pli ol 1000 nomoj en ĝi.

Ĉu vi jam havas sufiĉe da konversacioj?

Kiu deziras pli da voĉa komunikado en la interreto?

Skribis W. Jakowski

Rimarko de FraLi: En la aplikaĵo “CB Talk” (Android kaj iPhone) estas havebla mapo, en kiu estas indikita kie momente esperantistoj estas parolantaj/alvokeblaj. Oni devas enŝalti “group”, elekti ĉe la landoj “other” kaj en tiu troveblas grupo nomata “Esperanto”. Cetere ekzistas “Esperanta voĉmesaĝejo” kun pli ol 500 membroj en telegram.

Aliĝu al la konversacio

2 komentoj

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *