Helpu Min, Spertuloj!

Alekso MILLER invitas al spertuloj spekti la edukajn filmetojn en sia kanalo kaj komenti kiam vi trovas erarojn aŭ problemojn. Tiel ni povos refari ilin kun pli bona kvalito kaj enhavo dum la nuna epidemio. Li planas uzi pli grandajn gvidkartojn en la filmetoj ĉar nun ili ofte ne estas legeblaj en malgrandaj ekranoj.
Anstataŭ komenti publike, vi ankaŭ povas sendi notojn rekte al mi per la retadreso alexandervaughnmiller{ĉe}gmail.com kun la subjekto “Korektoj” se vi volas. Dankon!
Spektu bonvole: www.youtube.com/watch?v=ug-jb-wtmeA

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *