Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?

Frank:

La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: Zamenhof enmetis plurajn naciajn neregulaĵojn. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino?

Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de la princo. Zamenhof forprenis ‘in’ kaj ‘Prinz’. Restis la radiko ‘edz’. Simile bone estis la rederivo fraŭlo de la germana Fräulein, nun jam mortanta vorto signifanta needziĝininta virino.

Alia mortinta pluralo estas la germana Hosen (pantalono). En fruaj tempoj ekzistis vestaĵoj, kiuj konsistis el du tuboj (angle hose) ĉirkaŭ la kruroj. Post la kunigo de la tuboj al unueca vestaĵo restis la sama plurala formo de unueca objekto. Nur post la dua mondmilito en Germanio el Hosen (pl) fariĝis Hose (sing).

Simile okazis al okulvitroj. Unue oni havis unuopajn okulvitrojn kiujn oni nomis monoklojn. Tiam oni konstruis arketon por kunigi du monoklojn, sed bedaŭrinde ne nomis tion binoklo. Binoklo estas termino por duobla lorno. Do oni simple nomis tiun vitroparon en la angla glasses (vitroj).

Zamenhof portis sur sia nazo tiun arketon, kiu supozeble estis teda pinĉilo kun du okulvitroj kaj adaptis da modelojn pluralajn de la angla kaj franca lingvoj. Hodiaŭ la posteuloj de tiu (nun ne plu) duobla objekto havas tenilojn, kiuj uzas ankaŭ orelojn por apogi la lensojn sen pinĉi la nazon.

Por pli pravigi la aserton, ke Esperanto havas regulan gramatikon, estus bone, se ni rezignus pri tiu pinĉilhava provizora objekto nomata okulvitroj. Modernaj vidiloj, kiuj havas la saman celon kiel okulvitroj, nome meti lensojn antaŭ ambaŭ okulojn, meritas saman singularigon kiel pantalono. Germanoj sukcesis transiri de Hosen al Hose.

Binoklo estus bone, se ĝi ne jam estus uzita por alia optika objekto. Herman Tautorat, kun kiu mi diskutis pri tio post mia 20-jara esperantisteco, proponis uzi oklon, laŭ mi en la sama rediriva maniero, kiun uzis Zamenhof kiel ĉe Fräulein kaj Prinzessin. Duobla monoklo ne pinĉa laŭ proponoj de Hermann kaj mi estu oklo. Fakte okulvitroj kaj oklo estas ja similaj, tamen malsamaj objektoj. Ni akceptu ne tute novan vorton por ne tute nova objekto.

eo.wikipedia.org/wiki/Okulvitroj

Paro da okulvitroj

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton