Ni rigardu la mondon alimaniere

Herman: Dominique C., Esperanto-parolanto, regule faras liston de artikoloj tradukitaj en la francan sur Médiapart, franca novaĵinformejo, sed li bedaŭras ke li ne trovis kunlaborantojn. Dividi informojn inter Francoj kaj parolantoj de esperanto el ĉie, tio estas la celo de tiu-ĉi eldono, kiu proponos dulingvajn artikolojn. Francoj proponu tradukojn de artikoloj publikigitaj en la franca, kaj (malpli ofte sed tiom interese), parolantoj de esperanto riĉigos la franclingvan legantaron per sia vidmaniero kaj sia analizo pri kio okazas ĉe ili. blogs.mediapart.fr/edition/informations-bilingues-francais-esperanto

Lasi komenton