Esperanto-Karavano 2019

Rusiaj, mongolaj kaj ĉinaj geesperantistoj invitas vin partopreni la E-Karavanon 2019.
Nova projekto antaŭvidas ĝian starton en Lahti, Finnlando, post la UK-104 (20.07.–27.07.2019), trajne tra Rusio, Mongolio kaj Ĉinio. Tio estos iom nova sperto, ĉar ĉiuj antaŭaj EK-oj kondukis al la UK-oj.
Laŭitinere oni haltos en certaj urboj/lokoj por konatiĝi kun iliaj vidindaĵoj kaj renkontiĝi kun geesperantistoj. www.esperanto-karavano.info

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *