Esperanto-Plaĝo, Hispanio, Aprilo kaj Majo 2019

Renato: Dennis Keefe serĉas du lernantojn komencantajn au ŝajn-komencantajn el lando de kontinenta Eŭropo por la kurso klarigita ĉi-sube. Temas pri du-monata kurso en Hispanujo por tri azianoj, jam enskribiĝintaj, kaj tri eŭropanoj. Kiu povas kaj kuraĝas?

Datoj: de la unua de Aprilo ĝis la 31a de Majo 2019.

Loko: Cullera, Hispanio. Apud Valencio, sur la marbordo. Cullera estas la ĉefa, tre populara, marborda ferio-loko de la regiono Valencio (vidu filmeton de Cullera, El Prado ekaperas en sekundo 17 aŭ 18 de la sekva filmeto www.youtube.com/watch?v=wUxdxGyPTXQ). Por vidi surtrotuara filmeto de Cullera de frua aprilo, vidu www.youtube.com/watch?v=HB1cfPjLh_c). Por atingi la kursolokon: Facile, unue al la Valencia Internacia Flughaveno, poste per la tiea subtertrajno al la centra stacidomo (20 minutojn), kaj de tie ĉiudekkvinminutoj, aŭ ĉiuduonhore, depende de la tagoparto, estas rekta trajno al Cullera (34 minutojn).

Loĝejo: Dumonata luado de loĝejo (kun kuirejo, duĉambra, kun larĝa balkono) en la apudplaĝa loĝejaro El Prado (vidu internajn fotojn de Trip Advisor www.tripadvisor.com/VacationRentalReview-g666526-d5218470-Apartamento_Edif_El_Prado-Pullera_Province_of_Valencia_Valencian_Country ) kostas, se unu persono, 1320 eŭrojn por 61 tagoj. Se du homoj, 660 eŭrojn, se kvar (eblas 5 aŭ 6, fakte, kalkulu mem), 330 eŭrojn por 61 tagoj. Studioj kun kuirejo ankaŭ disponeblas je 400 eŭrojn ĉiumonate. (NB: tiuj samaj loĝejoj, en julio kaj aŭgusto estas multoble pli multekostaj).

Manĝado: En loĝejo, ĉar ĉiu loĝejo havas kuirejon kaj ĉion necesan por manĝo-preparado. Tamen, ĉe aŭ apud la plaĝo, matenmanĝoj en kafejoj estas inter 1.80 kaj 3.50 eŭroj. Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kutime samprezaj, estas kutime 15 eŭroj sur la plaĝo, kaj 10 eŭroj en la plaĝo-kvartalo. Oranĝoj, fruktoj, kaj lokaj legomoj estas multe pli malmultekostaj ol en Madrido aŭ en Parizo, ekzemple. Bonega supermerkato troviĝas je 15 minutoj piede.

Kurso-enhavo: Intensaj kursoj en aprilo, ok horojn ĉiutage, de lundo ĝis sabato per la plene elprovata en Azio kaj en Eŭropo BEK-Kurso. La aprilaj kursoj estas por lerni flue paroli, ĝuste utiligi la gramatikon kaj vortstokon de Esperanto. La majaj kursoj estas por uzi, utiligi la lingvon Esperanto. La maja kurso ne estas intensa, nur 3 anstataŭ 8 horjn ĉiutage, kun sufiĉe da libera tempo por ĝui la plaĝon, montaron, Valencion, ktp. Lecionoj pritraktos UNESKO-Kurieron kaj literaturon en Esperanto, filmojn kaj muzikon.

Kursokotizo: Por la dumonata kurso estas entute ĉirkaŭ 250 kursohoroj, kaj la kursokotizo estas 380 eŭroj por la du monatoj. Nur gelerantoj kiuj restos la tutan tempon estos akceptataj.

HEF Kongreso kaj Turismado: En ĉi tiu provojaro, ĉiuj kiuj volas povas ĉeesti la HEF Landan Kongreson en Malaga en la unua parto de Majo (jam estas du tiaj). Profitante la okazon, por tiuj kiuj deziras, eblos aranĝi ankaŭ viziton al la turistaj urboj Sevilo, Cordoba kaj Granado. Ĉio ĉi estos surloke en Cullera aparte aranĝata.

Por aliĝi: Simple kontaktu Dennis Keefe ĉe keefeinchina<ĉe>gmail.com.

El Prado

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *