Farbigo de estonta Esperanto-pavilono

Saluton!
Jen asocia peto rilate al farbigo de nia estonta Esperanto-pavilono (la bretoj jam kuŝas ĉe ni en la korto) en la “Esperanto-ĝardeno”. Bona lignofarbo jam survojas al ni.  Petro pro multspeciaj arbaj polenaj momente ege suferas.  
La ligno devas esti vere seka (post eble 3 varmaj sunaj tagoj).   
Prefere du farbigoj kaj de la plankelementoj kaj de la traboj kun tegmento necesas. Ne estas granda laboro (je propra risko), tamen tio iom helpos al ni. Ĝoju, la estonta pavilono por membroj kaj E-gastoj havos kurenton, WLAN kaj atingeblon de trinkakvo.  Bonvenon!  
Anticipe ni dankas.  
Amike salutas  
Petro kaj Zsofia

esperanto-urbo.de

Aliĝu al la konversacio

2 komentoj

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *