ĝemelaj urboj

Saluton,

Mi estas komisiito pri ĝemelaj urboj por UEA kaj Esperanto France kaj prizorgas, kiel kutime, la organizadon de fotoekspozicio pri ĝemelaj urboj de Lathi (Finnlando).

Ĉu vi povas sendi aŭ sendigi al mi 3 fotojn el la diversaj urboj ĝemelitaj kun Lathi:
Akureyri – Islando
Deyang – Ĉinio
Garmisch-Partenkirchen – Germanio
Kaluga – Ruslando
Narva – Estonio
Norberg – Svedio
Pécs – Hungario
Randers – Danio
Suhl – Germanio
Tamsalu – Estonio
Västerås – Svedio
Wuxi – Ĉinio
Zaporožje – Ukrainio
Ålesund – Norvegio

Fotoj sufiĉe bonkvalitaj por ke ili povu esti presitaj far la LKK de la venonta UK.

Antaŭdankon por via helpo!

Amike,

Raymonde Coquisart
Komisiito pri ĝemelaj urboj

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *