Vakcino kontraŭ falsaj novaĵoj: partoprenu en esploro

Herman skribis “Informcele – Por laŭeble vaste diskonigi kaj pli grave partopreni en la ludo.
Jen partoj de la aldonita artikolo. Antaŭdankon.”

Dubo, malfido, polusigo.
La socio suferas de miskomunikado kaj miskompreno. Unu el niaj celoj kiel esperantistoj estas malpolusigo kaj plibonigo de komunikado. Sed kiam homoj, esperantistoj eĉ, komencas diri ke aliaj homoj komunikas falsajn novaĵojn, kaj debatoj regataj de emocioj komenciĝas, la Skatolo de Pandora malfermiĝas. Ĉu la faktoj ankoraŭ gravas en la fino, aŭ ĉu ni vivas en epoko de relativismo, en kiu la plej bona oratoro kun la plej multe da amikoj ĉiam venkas?  

Misinformado, la disvastigo de malveraj aŭ torditaj informoj, estas problemo, kiu ankaŭ kaptis la atenton de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.
(…)
Tamen, scienca esploro montras, ke kiam ni testas homojn, kiuj pensas tiel, per bone elektitaj falsaj novaĵoj kaj veraj novaĵoj, oni ne bone kapablas distingi. Do, kion ni faru?
(…)
Pluraj pensas, ke kiam oni povas sukcese malpravigi la falsajn novaĵojn, homoj ŝanĝas sian opinion kaj sekve ne plu estas influataj de tiaj falsaj novaĵoj. Bedaŭrinde, esploro montras, ke tio kutime ne bone funkcias, kaj eĉ se oni sukcese malpravigis mesaĝon, la mesaĝo ankoraŭ influas nin.
(…)
Tamen, ni havu la esperon. Esploristoj sukcese provas krei psikologian vakcinon kontraŭ falsaj novaĵoj
(…)
Pli specife, ni kreis edukan ludon, kiu instruas kiel influo funkcias, kaj kiom facile eblas krei falsajn novaĵojn. La ludo, kiu estis kreita de esploristoj ĉe la Universitato de Kembriĝo,
(…)
En la ludo, vi lernas pri dispolusigo, trolado, misuzo de emocioj, ŝtelo de identeco, misfamigo kaj komplotteorioj. La unuaj studoj en nia esplorgrupo montras ke post ludado, vi pli bone distingas inter veraj kaj malveraj novaĵoj. Ni do trovas la unuan signon, pri tio ke la vakcino funkcias.
(…)
Tamen, samkiel multe da esploro, la testpubliko venis ĉefe el landoj kun la angla kiel unua lingvo, kaj do restas la demando: ĉu la vakcino funkcias tutmonde kaj plurkulture? Por trovi respondon al tiu demando, mi proponis en la Universitato de Kembriĝo fari plurkulturan studon pri nia vakcino, en kiu ni komparas ĝian efikecon en pluraj landoj. Pli specife, ni ricevis la permeson traduki la ludon al Esperanto, kaj gvidi la studon. Nun, kun plezuro mi anoncas al vi la Esperantan version de la vakcino: www.misinformado.net.

Nun restas unu plia tasko: disvastigi. Ni havas la eblon por publikigi altnivelan studon ĉe la Universitato de Kembriĝo, en kiu Esperanto havas gravan rolon. Sed por tion atingi, ni bezonas sufiĉe multnombran kaj sufiĉe diversan partoprenantaron.  En la ludo vi havas la elekton por partopreni en la studo, kaj vi devas fari tion komence kaj fine de la ludo. Se unu el la du mankas, la tuta partopreno de tiu homo perdiĝas, do tre gravas fari la tuton.
Ni montris la unuan version de Misinformado dum la Unesko-Forumo pri Scienco en Moskvo (novembro 2018), kiu donis bonegajn impresojn. Reprezentantoj laŭdis la fakton, ke ni uzas Esperanton por tiaj gravaj temoj. Ni poste oficiale lanĉis en decembro 2018 kaj prezentis Misinformadon dum la Esperanto-konferencoj Luminesk’ (Germanio) kaj JES (Germanio).  

Tamen be­daŭrinde, malgraŭ la fakto, ke ĉio bezonas nur 15-20 minutojn, ĝis nun nur 33 homoj plenigis ĝin kun partopreno en la studo. Pli specife, 20 el Eŭropo, 7 el la Amerikoj, 0 el Afriko kaj 6 el Azio. Mi bezonas almenaŭ po 100 personoj (100 el Azio, 100 el la Amerikoj, 100 el Afriko, 100 el Eŭropo), kaj plej prefere en ĝi partoprenu homoj, kiuj ne scipovas la anglan aŭ venas el malriĉaj regionoj.  

Mi do petas vin: uzu la ludon en viaj Esperanto-lecionoj, iru al viaj lo­kaj kluboj, komuniku al la Afrikaj kaj Aziaj kluboj, kaj plu. Plie, se vi estas en grupo, mi tre aprezus, se vi prenus foton de tiu grupo post la kompletigo de la ludo kaj partopreno en la studo. Estus bonege montri kiom diversa Esperantujo estas, kaj mi povos tiam montri la plurkulturecon de nia partoprenantaro al povaj homoj en Kembriĝo.Ankaŭ poste, kiam mi prezentos la rezultojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, kie mi planas prezenti la studon, se ni atingos la bezonatan kvanton. Vi povas sendi la fotojn al mail@rakoen.be aŭ sendi Twitter pepon al @RakoenMaertens. Mi esperas, ke julie ni havos la bezonatan partoprenantaron, por ke mi povu prezenti al vi la rezultojn en scienca prelego dum la UK en Lahtio.

Legu la artikolon el “Esperanto”

Lasi komenton