La Esperanto-Stacio

estas nova renkontiĝejo por esperantistoj en eksa stacidomo (tamen trajnoj funkcias kaj haltas) sude de Berlino, Germanio. Oni evoluas volontularan konstruhelpon. Legu pli ĉe Facebook/esperantostacio.

eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Stacio

La fono de la projekto

La pordoj ĵus (printempo 2019) malfermiĝis kaj oni pli kaj pli aldonos informojn en la retejoj de facebook kaj instagram kaj baldaŭ lanĉos hejmpaĝon. La projekto prezentiĝis publike jam en la IJK 2018 kaj venos prezentoj en IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO 2019 en Slovakio kaj en la kongreso de IFEF Internacia Fervojista Esperanto Federacio en Hispanio. Post longa negocado la domaro en marto de 2019 finfine transiris de la Germana Federacia Fervojo al berlina esperantisto Ralf Fröhlich kiu nun disponigas ĝin por esperantaj celoj. Ni invitas volontulojn senpage loĝi en la ĉefdomo kaj helpi pretigi kelkajn ĉambrojn por ke eblu gastigi pliajn homojn. Samtempe ni kolektas ideojn por eventoj kaj aktivaĵoj por aŭgusto-septembro ĉijare kaj la somero de 2020. Ekde 2021 estas planata plena renovigo de la domoj kaj post tio povas espereble komenciĝi pli regula, profesia aktivado. Do nun ĉiuj esperantistoj estas invitataj proponi ideojn kaj aktivaĵojn kaj uzi la domojn.

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *