Helpo en kaj ekster domo petata

Mi logâs en domo en vilaĝeto Velles, meze en Francio, en kiu restas kelkaj finlaboroj: farbigado, instaladoj en banĉambro, sed ĉefe multaj diversaj malgrandaj finlaboroj.

Ekstere mi havas ankaŭ multe da laboro, precipe por purigi la heĝojn (mi havas 3 herbaĵojn por tri ĉevaloj), kaj por ordigi kaj krei ĝardenon.

Mi do ŝatus trovi helpantojn, kaj plezurigos min se estus esperantaj helpantoj. Ili ne devas kalkuli kun mi por scii kiel fari la laboron: mi nur helpos ilin.

Rekompense, mi ofertas manĝaĵon kaj liton kompreneble, sed ankaŭ momentojn por viziti la regionon aŭ rajdi ĉevalojn.

Ĉu povus interesi iun?

Dankon kaj amike
ĝis
Nathalie RIGAULT
nathalie.rigault(ĉe)lilo.org

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *