Gazetara Kampanjo 2019

Esperanto en la gazetaro de via regiono

Per eta ago vi povas senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de via regiono. Tio estas la celo de la Gazetara Kampanjo pri la ĉi-jara UK, okazonta en Lhatio, Finnlando. Nia kongreso povas interesi amaskomunikilojn, kaj ili pli volonte raportas pri ĝi, se temas pri partoprenantoj el via regiono. Povas esti interesa al la loka gazetaro la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie milo da homoj el dekoj da landoj diskutos gravajn temojn, sen interpretado, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.

www.gazetaro.org/2019/

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *