Kleriga Lundo dum UK

Karaj,
proksimiĝas la UK en Finnlando. Dum la UK okazos Kleriga Lundo en lundo la 22-an de Julio 2019. En tiu kadro s-ro Sylvain Lelarge kaj mi kune organizos la kunsidon “Nekutimaj objektoj el la mondo”. En ĝi li kaj mi montros nekutimajn aĵojn, kiujn ni kolektis. Mi esperas, ke ankaŭ vi montros tiajn objektojn el via lando, partoprenante en nia kunsido.
Ni atendas vian partoprenon en nia tre interesa kunsido.

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto(ĉe)water.sannet.ne.jp>

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *