Peto pri entreprena apliko de Esperanto por varbaj varoj

Ĉi tiu dokumento enhavas detalan prezenton de algoritmo pri realigo de la baza varianto de komerca aplikado de Esperanto kiel intelekta ludo. Ĝenerala priskribo de la koncepto pri tiaspeca aplikado trovebas en prezentaĵo “Komerca informa produkto”.

ENSEMBLO “BLANKA ORO” KIEL KANDIDATO POR PRODUKTI KANTOJN”
Rusia ensemblo “Blanka oro” okupiĝas pri plenumado de rusaj folkloraj kantoj; ĉi tie vi povas legi pri ĝi detale kaj trovi specimenojn de ĝia muzika kreado. Ĝiaj partoprenantinoj estas malfermitaj al interesaj proponoj kaj kunlaboro, do se estos konkreta kaj bazita propono pri laboro sur tereno de Esperantaj kantoj, ĝi plej verŝajne estos akceptita pozitive, kvankam ili ankoraŭ havas neniun sperton pri ĉi tiu lingvo. Tamen, simpleco de la Esperanta fonetiko ebligas al homo kun kantista sperto ekregi ĝin senprobleme. Ĉi tiu ensemblo aspektas ege avantaĝa kandidato por produkti varbvarajn kantojn por ekster-rusia merkato. Ĉarmo kaj kantista talento de ĝiaj partoprenantinoj faras ilin bonega vizaĝo de ajna reklama kampanjo. Krome, ili povas registri kantojn sen muzika akompano, uzante jam pretajn melodiojn de folkloraj kantoj el sia repertuaro. Tio ebligos ŝpari resursojn por komponisto kaj muzikistoj.
Do, se troviĝos kompanio, kiun interesos realigo de tia produkto, oni povos organizi produktadon de ĝi rapide kaj akomodeble al konkretaj cirkonstancoj. Kiel jam estis dirite, tio ne postulos antaŭajn financajn investojn. Ĉio ĉi tio faras la proponitan koncepton de varbaj varoj atentinda varianto por entreprenado.

https://drive.google.com/file/d/1rn9r5N3StKhIGksAwsl-z3xCWn6OUJDp/vieww

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *