Kolektado de lerniloj por orfoj

Sabaton, la 29-an de Septembro 2018, la NRO “Infanoj Ĉirkaϋ Afriko!” disdonis, proprakoste, al la georfoj de la orfeja centro “La Providence de Lokossa” lernejajn materialojn konsistintajn el kajeroj, skribiloj, krajonoj, notpaperoj kaj libroj, ktp. (vidu artikolon pri la disdonado en Esperanto-Info n-r0 135, Janvier-février, paĝo 2. (www.esperantoinfo.info)
La disdonado okazis kadre de la lernjaro 2018-2019.
Por la venonta lernjaro (2019-2020), kiu komenciĝos la 16-an de Septembro 2019, simila aranĝo okazos. Tial ĉi la NRO “Infanoj Ĉirkaϋ Afriko!” afable invitas vin (mecenatojn, malavarulojn, bonkorulojn, ktp) kunhelpi.
Kiel helpi?

  • Per sendo de kajeroj, skribiloj, krajonoj, notpaperoj, lernolibroj kaj aliaj lernigiloj, ktp,
  • Per mono por helpi aĉeti materialojn kaj (lernejan) uniformon surloke, por helpi pagi lernkotizon por la orfo-lernantoj.
    Bonvolu uzi la ĉi-sube menciitajn kontaktojn:
    GBADAMASSI Latifou
    BP 302 Lokossa (Mono)
    République du Benin
    UEA-konto gbla-e:
    Latifou GBADAMASSI, Prezidanto de Infanoj Ĉirkaŭ Afriko
Espéranto-Info

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *