Unua Mez-Azia Kunveno

Organiza teamo de MAK-2020 plezure informas, ke la unua Mez-Azia Kunveno, kiu celas reaktivigon de regiona E-movado, okazos ekde la 1a ĝis la 5a de majo 2020 en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbeo, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkando, antikva uzbekia urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn.

Partopreni la MAK-on estas invitataj geesperantistoj el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo. La aliĝado estas jam malfermita. Bv.legi pliajn informojn en la retejo de ĉi E-aranĝo: uea.org/vikio/Unua_Mez-Azia_Kunveno, kiu daŭre estas plenigata kaj lingve polurata. Eblas kontakti la organizantojn rete: mezaziakunveno@gmail.com Bonvenon!

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *