Serĉi kunfarulon por lerni lingvon

呼格吉勒图 skribis la 23-an de oktobro 2018 en Lernu.net: “Mi ankaŭ volas partopreni por plibonigi mian Esperanton!Eĉ la lingvo tiel facila kiel Esperanto estas malfacila por mi, kies denaska lingvo ne estas unu el la eŭroplingvoj!Mia denasklingvo estas la ĉina.Esperas amikiĝi kun iu ajn kiu amas lerni Esperanton kaj lingvojn!retpoŝtadreso: qoysiletu1989(ĉe)outlook.com” La 8-an de februaro […]

8-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2020)

18-a ĝis 23-a de oktobro 2020 (dimanĉe – vendrede) en la regiono ‚Wendland‘ apud Elbe, Germanio Aliĝilo ⋆ Programo kun aliĝilo en pdf-formato por printi kaj sendi poŝte ⋆ Kostoj ĝis 2020-03-31: 320 €, ĝis 2020-06-30: 340 €, 2020-07-01 ĝis 2020-09-15: 360 € Programo Ĉiutagaj migradoj en la regiono: laŭlonge de la rivero Elbe, al […]

Svisa Esperanto-Etfilmkonkurso 2020

„Unueco en diverseco“ sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Aliĝu nun kaj submetu vian filmon: esperanto.ch/etfilmkonkursoLimdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20a de aprilo 2020Finalo kaj premiatribuado: 2an de majo 2020 En la konkurso rajtas partopreni filmistoj el la tuta mondo. La filmoj devas esti parolataj en Esperanto aŭ havi subtitolojn en Esperanto. Disvastigu tiun-ĉi informon kaj […]

AVE – Agado Por kaj Per Esperanto por subteni daŭripovan evoluon

UN lanĉis la 17 Celojn de Daurigebla Evoluo ĝis 2030 (CDE/ en: sustainable development goals, SDG). AVE enkadre de la Esperanto-Movado pretas kunlabori rilate edukadon kaj daŭripovon: informi pri Esperanto al ekologiemuloj; agadi Por-Esperanto en t.n. evoluiĝantaj landoj; agadi Per-Esperanto subteni evoluon ĝenerale. AVE ne estas formala asocio; ni kunlaboras kun aliaj organizaĵoj ke donacintoj […]

Esperanta Strat-teatro – Ĉu mi povas helpi vin?

Kara Esperantaj Geamikoj Mi prezentis la ideon de Esperanta Strat-teatro. Mi pensas ke ĝi povus esti bona ideo por Esperantistoj (okazo por kunigi, koni unu la alian, kaj plibonigi niajn lertecojn) kaj ankaŭ por la publiko por amuzi sin, lerni iom pri Esperanto, kaj, se ili volas, lerni la lingvon (pere de la interreto aŭ […]

La Esperanto-Stacio

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino, Germanio.Dum la aktivaĵoj kaj eventoj oni kune lernas en amika kaj internacia etoso.Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio. www.facebook.com/esperantostacio ⋆ esperantostacio.wordpress.com ⋆ Programo 2020