Urba biciklado

Interesan kaj vigligan kontribuon por evitado de karbondioksido kaj aliaj enaerigoj donis peranto en la Esperanta Retradio: Bicikloj preferindas. La retejo Stadtradeln.de estas ne nur en la germana, sed ankaŭ en la angla (city-cycling.org), franca (ville-en-selle.org), hispana (biciudad.online) kaj la portugala (pedalacidade.net). Tio ja estas jam iom. Ĉu eble BEMI aŭ similaj biciklistaj grupoj emas […]

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio – ĉu revigligebla?

Henri Masson skribis en Facebook: “Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio. Tiu asocio aperas sur paĝo de la retejo de UEA sed fakte ĝi ne plu funkcias: eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_Esperanto-asocioj#Internacia_Agrikultura_Esperanto-Asocio.La fondinto mortis kaj iam mi mem rilatis kun s-ro Trezoro Huang Yinbao​, kiu estis ĝia ĝenerala sekretario. Pro manko de intereso flanke de la esperantistaro kaj tro peza laboro, li […]

Propono krei “Enretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponas lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Kio estas tio? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (ESF – subtenu: http://esperantic.org/amu), kvankam […]

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: […]

Afiŝoj uzeblaj en informado pri Esperanto

Henri Masson (Francio) pretigis afiŝo-serion (almenaŭ 50 bildoj) facile dissendebla kaj disvastigebla en la sociaj retejoj. Eblas uzi ilin unuope aŭ plurope. Temas pri faktoj el la historio de Esperanto, eventoj, famuloj kiuj parolis aŭ subtenis ĝin, aplikaĵoj, ktp : http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1257492 Tio estas farebla ĉie kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblus fari milojn ĝis la […]