Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?

MONGABAY estas neprofitcela novaĵservo pri konservado kaj medioscienco kun monata legantaro de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi havas du sekciojn, pagan kaj volontulan. Centoj da volontulaj tradukistoj helpas en la misio provizi altkvalitajn novaĵojn kaj informojn al homoj tra la mondo. Ĉi tiu retejo de sindonemaj volontuloj pligrandigas la efikon de la laboro por Mongabay. Mongabay […]

Informilo por Interlingvistoj

Esperanto-studoj, sciencaj esploroj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj, kunvenoj pri ĉi tiuj temoj, bibliografiaj indikoj pri aperintaj libroj aŭ artikoloj de vi aŭ de viaj konatoj en kiu ajn lingvo estas tre bonvenaj ĉe la redaktanto de la Informilo por Interlingvistoj*, Angela Tellier, angela.tellier{ĉe}esperantic.org. Ĝi estis iniciatita de la karmemora Detlev Blanke kaj servas nian komunumon […]

Gvidi revon al kunfarado

Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion […]

Demokratiigi Sciencon

Civiencia Por scienco demokratia Malekvilibra esplorkutimo La homa konduto estas oftege esplorata. Ĉiutage amaskomunikiloj scivolemas pri la preferoj de spektantoj; entreprenoj, pri la deziroj de konsu- mantoj; politikaj partioj, pri la emoj de voĉdonontoj. Entreprenoj, universitatoj kaj sciencaj institucioj esploras la homan konduton per demandaroj, surstrata observado, analizado de fejsbukaj paĝoj ktp. Miloj da milionoj […]

Esperanto-kursoj per Zoom en diversaj lingvoj

Estis kreita la Irana Kursaro ‘Tibor Sekelj’, kiu celas okazigi per retaj kunvenoj kursojn pri Esperanto ĉefe en la lingvoj de Meza Oriento kaj de Azio. La kursoj estos poste disponigataj en YouTube. Irana Esperanto-Asocio metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Se vi kapablas gvidi kurson pri Esperanto […]