Solidareco Bona Volo

estas leĝa asocio de Kongo bazita en Goma en la norda Kivu-provinco. Ĝiaj celoj estas: la enkadrigo de infanoj orfaj kaj senprovizaj, viktimoj de la ripetaj militoj en nia regiono de Goma, en la orienta parto de nia lando, la Respubliko Demokrata de la Kongo; defendo de homaj rajtoj; lukto kontraŭ la integra malriĉeco; kaj la disvastigado de Esperanto, la paca lingvo.
www.solidarecobonavolo.com

Nova Hanso/Ĝemelaj Urboj

La nordeŭropa Hanso estis neniam malfondita. La Nova Hanso provas revigligi komunajn kulturajn ligojn inter tiuj urboj, kiuj ĉiuj dum la mezepoko apartenis al la interurba komerca ligo Hanso. Eble indas similaj penoj kiel tiuj rilate al Ĝemelaj Urboj.

Interese estas, ke dum la plej alte evoluita epoko de la Hanso la mezmalaltgermana lingvo estis komune uzata de la komercistoj el la diversaj landoj kun malsamaj lingvoj. La retejo www.hanse org estas nur en la germana kaj la angla kvankam la sekva Hansa Tago okazos en Rusio. Eble indus kontribui al la uzado de Esperanto en la Nova Hanso kaj Ĝemelaj Urboj.

La Hansa Ligo ĉirkaŭ la jaro 1400

Global Recordings petas tradukon en Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan videon en multegaj lingvoj sed NE en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estu ankaŭ Esperanto, sed tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Temas pri video kun biblia teksto. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia ne-esperantista multlingva retejo. Bonvolu diskonigi inter interesatoj.
Kiu ĉi tie volas gvidi kaj tiri la iniciaton?
La tradukota teksto (angla, sed havebla alilingve): globalrecordings.net/en/script/586
Ekzemplo de la video (en la angla):
www.youtube.com/watch?v=RbhdVnsMigA