Mizero faras lerta
Diese Seite gehört zum Netzauftritt von Frank Merla.

La homa cerbo estas organo por solvi problemojn, sed ĝi amas ankaŭ reveni al kalma stato. Nia moderna okcidenta civilizacio ofertas precipe al homoj kun sufiĉa mono plurajn komfortaĵojn por resti en tiu stato.

Tiel ne estis ĉiam. Plej ofte estis homoj, kiuj estis en mizero kaj rigardis respektplene al tiuj, kiuj havis pli agrablan sorton. Fine, post kelkaj mil jaroj ni povas senti nin kiel etaj potenculoj ne plu devantaj mem paŝi sed estantaj portataj (aŭtoj, aviadiloj). Nu, tamen, ni ne plu estas portataj de homoj, kiuj estas funkciigitaj per renovigeblaj resurcoj, sed per maŝinoj, kies konstruado kaj funkciado forkonsumas amasegojn da resurcoj (erco, nafto) kaj ne restas disponeblaj por postaj generacioj.

Ni ne nepre devas zorgi pri tio, ĉar se ni daŭrigadas kiel ĝis nun, la homaro formortos iam ĉiaokaze. Kion faros la resta naturo per la restinta biosfero, tute ne tuŝas nin.

Ni utiligu la liberecon de malmizero rezultanta el kapitalisma komerco por pli praktiki favore al homa digno. Ni sukcesas esti lertaj eĉ sen senti mizeron.

Mi, ekzemple, post mia jura studado ekhavis la ideon lerni Esperanton sen devo. Mia memoro estis ankoraŭ vigla kiom pene por mi estis lerni la francan lingvon. Okazis inter alie tiel, ĉar mi devis fari tion. La kontrasto ion libervole lerni, evidentiĝis kiel sento de feliĉo. Aldona favoro estis la fakto, ke Esperanto estas grave pli facile lernebla ol "kreskintaj" lingvoj. Esence por mi estis la (lud-)ĝojo ion proprietigi, kio estas ekzota, ŝajnas ne nepre necesa, nenian monon kostas kal liveras bonajn sentojn rezulte de sukcesoj.

Sen antaŭe ion suspekti mi akiris ilon, per kiu mi pli facile povas ĝui mian pacamon. Per mia uzado de la Internacia Lingvo mi imagas ne laŭ mizero iomete plibonigi la mondon, sed ĉar mi sentas tion kiel feliĉo.

Sukcessentojn oni ankaŭ povas akiri konstruante modelojn, sed ĉiam nur akiri modelpasion kaj poste mallaikumi kun aliaj modelkonstruantoj estas nur la duona ebla ĝojo. Homoj estas socialaj estaĵoj kaj tial indas forlasi konsumemon por instigi unu la alian al disvolvado de iliaj eblecoj, kio poste montriĝas kiel pli ol la sumo de la ideoj.