Privata Esperanto-muzeo en Sarajevo

Smail Grbo (el Sarajevo) sarajevoespero ĉe hotmail.com
Mi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia ‘malmoŝto’ (30-minuta televida dokument-filmo en E-o “Reĝo Smailo-Esperanto”). Vidu ankaŭ mian Ipernityejon.

Membiografio

Smail Grbo (el Sarajevo): “Mi Estas Esperantisto” · Formato B-6, ilustrita. Membiografio: kion kaj kiel por E-o kaj kion/kiel por si per Esperanto. La Enkondukon verkis Tibor Sekelj kaj la recenzon (tre favoran) William Auld. Diversflankaj, tre riĉaj kaj sukcesaj E-spertoj. Instruplena por komencantoj kaj E-aktivuloj, precipe kiuj E-instruas, informas, varbas, klub-estras, mondvojaĝas, prelegas, verkas, ktp.

La prezo: 10 Eŭrojn (enletere). Miaj sendokostoj, kaj donace mi sendas ankaŭ KD-on kun pli ol 400 fotografaĵoj sonigitaj per 15 plej konataj E-kantoj. Se oni aĉetas pliajn ekzemplerojn (ekz. por la klubo, geklubanoj, donacoj al nepagipovuloj…) por la aliaj rabato estas 30-40%.

Krome, mi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia ‘malmoŝto’ (30-minuta televida dokument-filmo en E-o “Reĝo Smailo-Esperanto”)

PS: Alia libro estas nacilingva vojaĝpriskribo “Azia Cirklo – Per E-o tra Azio”, ilustrita per 100 fotoj.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton