Pri la kunfarejo

eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_kunfarejo

Kabe diris: “Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!” Frank Merla opinias, ke Esperanto estos pli alloga por lernintoj kaj lernontoj, se la publiko vidas homojn fari ion komune malgraŭ militoj, limoj, supozoj pri malapero de Esperanto. Tial Frank kreis retejojn kiel per.esocom.de, maklerejo.de, kiu malaperis sen perdo de anoncetoj. Ili nun estas ĉi tie kaj atendas la uzon de plej eble multaj esperantoj.

Ne instruu Esperanton antaŭ ol esti profunde ellerninta la lingvon. Kiam vi propagandas por Esperanto, ne nur fanfaronu, kion oni povas fari per ĝi. Pli bone montru, kion vi fakte faras per Esperanto: Kiujn amikojn en la tuta mondo vi havas, kiun Esperanto-projekton vi sekvas kaj tiel plu.

En ĉi tiu blogo vi trovos ekzemplojn per kiuj esperantistoj proponas komune kreive kaj kulture agadi. Sekvu iliajn proponojn, lasu vin inspiri. Se vi deziras inviti aliajn esperantistojn kunfari pri via projekto, vi povas havi anonceton por tio de Frank Merla. Plej bone estus, se vi mem enmetus vian projekton; Frank volonte donos al vi skribrajton. Se bezone, li faros anonceton por vi.

frali.net/kontakto/

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *